C. Bertelsmann Verlag

http://dbpedia.org/resource/C._Bertelsmann_Verlag

Der C. Bertelsmann Verlag ist ein deutscher Buchverlag mit Sitz in München. Er wurde 1835 von Carl Bertelsmann in Gütersloh gegründet. Der C. Bertelsmann Verlag ist Keimzelle des Bertelsmann-Konzerns und gehört heute zur Penguin Random House Verlagsgruppe. Das Programm umfasst anspruchsvolle Unterhaltungsliteratur und literarische Werke sowie Sachbücher aus den Bereichen Geschichte, Politik, Kultur und Naturwissenschaften. rdf:langString
La eldonejo C. Bertelsmann - germane C. Bertelsmann Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1835 en Gütersloh, ekde la jaro 1972 havas sian centran sidejon en Munkeno, kaj estas parto de la eldona grupo Random House de la konzerno Bertelsmann AG, kiu kreskis el la eldonejo. Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio. rdf:langString
rdf:langString C. Bertelsmann Verlag
rdf:langString C. Bertelsmann
rdf:langString C. Bertelsmann Verlag
xsd:integer 39506329
xsd:integer 722093107
rdf:langString La eldonejo C. Bertelsmann - germane C. Bertelsmann Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1835 en Gütersloh, ekde la jaro 1972 havas sian centran sidejon en Munkeno, kaj estas parto de la eldona grupo Random House de la konzerno Bertelsmann AG, kiu kreskis el la eldonejo. La presisto kaj librobindisto Carl Bertelsmann la 1-an de julio 1835 en la urbeto Gütersloh en orienta Vestfalio fondis eldonejon, en kiu li publikigis precipe kristanisman kaj teologian literaturon kaj ekleziajn kantarojn. Lia filo Heinrich Bertelsmann kaj ties bofilo Johannes Mohn daŭrigis tiun tradicion, sed ampleksigis la eldonejan programon je porlernejaj libroj kaj je romanoj por adoleskuloj. Heinrich Mohn, kiu transprenis la eldonejon en 1921, pliampleksigis la programon je beletra literaturo. Ekde la jaro 1928 la eldonejo publikigis serion de aparte popularaj romanoj je escepte malalta vendoprezo. En la jaro 1935, en kiu la eldonejo celebris la 100-jaran jubileon, ĝi havis 150 dungitojn. En la Dua Mondmilito la eldonejaj konstruaĵoj pro bombado komplete detruiĝis, kaj la firmao reekfunkciis nur en 1947, je permeso de la brita armea administrado de la urbo, gvide de Reinhard Mohn. Per la fondiĝo de la literatura klubo Bertelsmann Lesering ("Bertelsmann-legocirklo"), poste renomita Bertelsmann Club ("Bertelsmann-klubo"), kies membroj je favore malalta kotizo plurfoje jare aĉetis romanon poŝte senditan al la privata adreso, la eldonejo ekde 1950 rapide kreskis ĝis unu el la gvidaj libroeldonejoj de Germanlingvio. La eldona programo ampleksiĝis je faka literaturo kaj aliaj nefikciaj verkaĵoj. En 1972 (la jaro de la somera olimpiko en Munkeno) la eldonejo translokiĝis al la bavaria ĉefurbo Munkeno, kaj daŭrigis sian ekonomian kreskon. Delonge la libroklubo estas nur aldona komercilo de la eldonejo, kaj la publikaĵoj kompreneble disvastiĝas ankaŭ tra tradiciaj librovendejoj kaj tra retaj libroservoj. Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio. Kiam en la 1990-aj jaroj publike aperis kritikaj demandoj pri la rolo de la eldonejo Bertelsmann kaj ties gvidantoj en la epoko de nazia Germanio, la konzerno Bertelsmann AG instigis sendependan historian komisionon, je la gvido de la historiistoj Saul Friedländer kaj Norbert Frei, de la teologo Trutz Rendtorff kaj de la literatursciencisto Reinhard Wittmann. La komisiono eklaboris en 1998, en 2000 publikigis provizoran kaj en 2002 definitivan raporton.
rdf:langString Der C. Bertelsmann Verlag ist ein deutscher Buchverlag mit Sitz in München. Er wurde 1835 von Carl Bertelsmann in Gütersloh gegründet. Der C. Bertelsmann Verlag ist Keimzelle des Bertelsmann-Konzerns und gehört heute zur Penguin Random House Verlagsgruppe. Das Programm umfasst anspruchsvolle Unterhaltungsliteratur und literarische Werke sowie Sachbücher aus den Bereichen Geschichte, Politik, Kultur und Naturwissenschaften.
xsd:nonNegativeInteger 25

data from the linked data cloud